Kondukpermesilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kondukpermesilo (ankaŭ StirpermesiloŜoforpermesilo) estas dokumento, kiu permesas konduki aŭ ŝofori motoran veturilon. En preskaŭ ĉiuj landoj estas diversaj kategorioj de permesiloj, ekzemple por

Por ekhavi kondukpermesilon estas diversaj kondiĉoj en diversaj landoj; kutime necesas

  • havi certan aĝon, kiu povas dependi de la kategorio de la permesilo
  • sukcese trapasi medicinan ekzamenon, kiu enhavas almenaŭ la esploradon de la vidpovo
  • sukcesi en teoria ekzameno pri trafikaj reguloj kaj bazaj stirulaj scioj
  • sukcesi en praktika ekzameno, en kiu oni demonstras sian kapablon manipuli la veturilon kaj orientiĝi en trafiko

En multaj landoj necesas regule renovigi sian permesilon. Ĉe tio kutime necesas nur refari la teston pri vidkapablo kaj konfirmi, ke oni ne havas malsanojn, kiuj reduktus la stirkapablon.

La plej multaj landoj agnoskas eksterlandajn permesilojn dum mallongtempa restado en la lando. Por longtempa restado kutime necesas akiri enlandan permesilon.

La aŭtoritato, kiu donis la permesilon, povas repreni ĝin, kiam montriĝas, ke la stiranto ne (plu) estas kapabla. Kelkaj landoj enkondukis poentan sistemon: Nova permesilo ricevas certan kvanton da poentoj; peko kontraŭ grava trafika regulo kostas poentojn, kaj kiam konsumiĝis ĉiuj poentoj, la permesilo ne plu validas. Certa tempo sen pekoj realtigas la poentaron. (Iuj landoj uzas malpoentojn, sed la principo estas la sama.)