Kuseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ornama kap-kuseno

Kuseno estas sako el ŝtofoledo, remburita per molaj aĵoj (plumoj, haregoj, sed ofte kun antialergiaj nenaturaĵoj) por ke oni povu sin apogi sur ĝi komforte. La kapkuseno estas speciala kuseno, kiun oni metas en la liton por apogi la kapon. Ofte oni simple diras kuseno iom malnuance anstataŭ kapkuseno. Oni kovras la kapkusenon ĉiuflanke per kusentolo aŭ kusenujo.

Kusenego estas longa sako el tolo, plenigita de plumoj, sur kiu oni kuŝis. (legu lanugo, peplomo)

Kuseneto estas malgranda kuseno ekz-e por kudriloj, pingloj, aromherboj; kiel inkospongo; aŭ pufaĵo por virinoj sub la jupojn (historie).

Laŭ Francisko Azorín kuseno estas Sako plenigita per molaĵoj (plumoj, haregoj, k. a.) por kuŝi, sidi malmole; ofte bele ornamita per brodaĵoj, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina culcinus, el culcita.[2]

Pliaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

Ornamaj kusenoj sur angulo de lito.
  • fingra palp-kuseneto
  • leda kuseneto
  • prem-kuseneto
  • pinglokuseneto
  • adherkuseno (ĉe insekta kruro)
  • bazokuseno ĉe basbalo
  • cilindra kuseno (cilindroforma kapkuseno)
  • fianĉina kuseno, uzita en kirko
  • genu-kuseno iam ĉe motorcikloj
  • jungil-koluma kuseno de selisto
  • kovrokuseno (plumono, ornamkuseno)
  • kuŝ-kuseno en la hospitalo por ekzamenoj
  • mur-kuseno (protektas la muron)
  • or-kuseno ĉe librobindado (tio ne estas el oro, sed helpas orizigi libron)
  • pied-kuseno estas ripozejo por la lacaj piedoj, kiam homo sidas ĉe tablo
  • plumkuseno (kapkuseno)
  • aerkuseno kiel protektilo por veturanto, konsistanta el sako, kiu rapidege (30 ms) ŝvelas okaze de kolizio.[3]
  • naĝokuseno
  • selkuseno por protekti la ĉevalojn
  • sofkuseno estas parto de kusena sofo
  • stampkuseno
  • subkuseno (kojnoforma)
  • varmiga kuseno (elektra hejt-kuseno)
  • volut-kuseno ĉe konstruaĵo

Kusena danco[redakti | redakti fonton]

En la iama hungara popola nupto kusena danco signifis la forporton de la fianĉinaj kusenoj per dancaj paŝoj al la fianĉa ĉaro aŭ fianĉa domo.

Alia kusena danco estas, kiam en la nupto virinoj kaj viroj elektas paron kaj la elektita devas kisi la elektinton, ambaŭ genuante sur la kuseno.

Bilardo[redakti | redakti fonton]

En bilardo, kuseno estas ĉiu elasta bordero de la flankoj de la bilarda tablo.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La 19-an de aprilo 2007 renkontiĝis proksimume 500 homoj por spontana kusenbatalo en Oldenburg, Germanio. La gazeto Nordwest-Zeitung raportas pri tiu per interreta filmeto[4].

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri kuseno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[5]:

  • Citaĵo
     Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo. 
  • Citaĵo
     Multo en kapo, sed nenio en poŝo. 
  • Citaĵo
     Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 123.
  2. Azorín, samloke.
  3. NPIV, [1] Alirita la 30an de Decembro 2017.
  4. La kusenbatalo en Oldenburg la 19-an de aprilo 2007 kun 500 partoprenantoj. Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2008-08-27.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-27.