Vespo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri insekto. Pri motorciklo temas artikolo Vespo (motorciklo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vespo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordoj

Symphyta
Apokritoj Apocrita

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vespo en larĝa senco estas insekto el la familio de vespedoj kaj similaj insektoj de aliaj familioj (ekz. Cephidae, Tenthredinidae, Eurytomidae).

La specioj de subordo Symphyta (kiu enhavas la arbarajn vespojn kaj la flugilajn formikojn), kiu diferenciĝas de la specioj de subordo de Apokritoj ĉe la larĝa konekto inter la torako kaj abdomeno. La larvoj de la subordo de Symphyta estas plejofte herbovoroj kaj raŭpoŝatantoj, dum la larvoj de la apokritoj estas rabobestoj kaj parazitoj. Aliflanke tiaj larvoj estas manĝataj de Vespobuteoj.

En malpli larĝa senco, la vespoj estas la specioj de la familio vespedoj de Aculeate (superfamilio : ĥimenopteraj pikuliloj). Tiu ĉi familio enhavas la genrojn de Vespula, Dolichovespula, Vespa. En plej strikta senco oni uzas tiun esprimon nur por la specioj de genro Vespa.

Utilo al la ekologio kaj la homo[redakti | redakti fonton]

Abeloj estas ege gravaj por la ekologia sistemo, sen abelo ne estas vivo. La abelo produktas mielon kaj mortas kiel heroino, se ĝi devas sin defendi foje per piko. Ĉion tion la vespo ne povas prezenti. Ĝi ne produktas nutraĵon por la homoj, sed per piko ĝi povas fariĝi danĝera por infanoj aŭ por homoj kiuj reagas alergie. Krome ĝi estas pli agresema kaj ĝenas manĝadon en libera aero.

La vespo ne meritas tiun malbonan reputacion. La homa malestimo kontraŭ la insekto estas kulture kaŭzita antaŭjuĝo. Sed kontraŭe al la abelo, la vespo ne havas premgrupon.

Vespoj estas spektaklecaj kontraŭbatalantoj de damaĝaj bestoj. Pli ol 30 000 specioj ĉasas ĉiajn senvertebrajn bestojn, de skaraboj tra araneoj ĝis muŝoj. Tion la agrikulturo elprofitu. Ne ekzistas dubo pri tio ke la ĥemiaĵoj per kiuj ni tenas niajn plantojn sen insektaj damaĝantoj, damaĝas al la faŭno kaj al la ekologiaj sistemoj. Oni devas laŭ la sciencistino veti pri pli daŭripova kontraŭbatalado de damaĝantoj, kiel ekzemple pri kelkaj specioj de vespoj. Solvivantaj vespoj, do tiuj sen nesto kaj popolo, estas specialiĝintaj ĉasistoj kaj havas grandan potencialon sur tiu kampo. Sed nuntempe nur kvar specioj estas komerce utiligataj por kontraŭbatali damaĝantojn.

Krome vespoj kontribuas al la polenado. Du trionoj de la entuta rikoltebla kvanto dependas de polenado. Vide al la signifo de naturaj polenantoj por certigi nian nutraĵon kaj vide al la evidenta malkresko de rekonataj polenantoj kiel abeloj kaj ŝvebmuŝoj nun estus bona momento por pli serioze konsideri la polenadon per vespoj.

Vespoj gustas post enmeto en kapsikan oleon senambigue bone, ili estas surprize nutraj. La akcelado de entomofagio - do de insektoj kiel nutraĵo por la homoj - estas certe la solvo por daŭripova certigo de nutrado. Insektoj estas riĉaj je proteinoj kaj je esencaj aminoacidoj, krome ili kaŭzas kontraŭe al aliaj utilbestoj nur malmulte da karbondioksido. Pli ol du miliardoj da homoj jam havas insektojn en sia menuo - ankaŭ vespojn, ties larvojn kaj pupojn. En Japanio ekzemple oni pagas multege por kilogramo da vespoj.

vesponesto
Fluganta vespo

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La multon de la vespoj karakterizas la sekvaj trajtoj:

  • Du paroj da flugiloj (escepto: femala Mutillidae)
  • Pikilo (ĉe inoj)
  • Nur kelkaj haroj aŭ neniom (male al la abeloj); escepto: Mutillidae
  • Rabobestetoj aŭ parazitoj de aliaj insektoj; kelkaj specioj de pompiledoj specialiĝis kiel parazito de araneoj.

Vespoj estas gravaj en la biologia agrikulturo kiel parazitoj aŭ rabobestoj de la agraj damaĝbestoj.

Kelkaj vespaj familioj (en larĝa senco)[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Vespa crabrohorniso
  • Vespula (Paravespula) vulgaris – kutima vespo
  • Vespula (Paravespula) germanica – germana vespo
  • Polistes gallicus – franca vespo

Aliaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Papervespoj estas vespedaj vespoj kiuj arigas fibrojn el mortinta ligno kaj tigoj, kiujn ili miksas kun salivo kaj uzas por konstrui akvo-rezistajn nestojn el griza aŭ bruna papereca materialo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]