Vulpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vulpo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Vulpes
Alopex
Cerdocyon
Otocyon
Pseudalopex
Urocyon
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ruĝa vulpo

Vulpo estas membro de unu el ĉirkaŭ 22 specioj de malgrandaj kanisedoj. La besto plej ofte komprenata sub la vorto vulpo en Eŭropo kaj Nordameriko estas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kvankam diversaj vulpospecioj troviĝas sur preskaŭ ĉiu kontinento (mankas nur en Oceanio).

Arkta vulpo nomiĝas ankaŭ izatiso, stepa vulpo korsako, dezerta vulpo feneko ktp. Oni nomas la vulpoblekon jelpo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu besto havas pintajn orelojn (en kelkaj specioj tre grandaj) kaj longan voston. Kelkaj varioj havas sur la nuko kaj dorso krucforman desegnon, aliaj longan, brilan, nigran hararon kun arĝentnuancaj sektoroj (arĝenta vulpo). Nobligita kolora vario de arĝenta vulpo havas hararon blankan, sur la dorso kun nigraj pintoj (platen-vulpa felo).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Sub la kutima nomo "vulpo" oni celas plurajn sciencajn genrojn. Tabele ni montras tiujn genrojn kaj la rilatajn speciojn.

Korsako
Feneko
Arkta vulpo
Kulpea lupovulpo
Genro Specio Esperanta nomo Loĝareoj
Vulpes bengalensis Bengala vulpo Barato kaj apudaj regionoj
Vulpes cana Irano kaj apudaj regionoj
Vulpes chama Suda Afriko
Vulpes corsac Korsako Centra Azio, Mongolio, Norda Ĉinio
Vulpes ferrilata Tibeta vulpo Tibeto kaj apudaj regionoj
Vulpes macrotis Amerika vulpeto Okcidenta Usono, Meksiko
Vulpes pallida Hela vulpo Afriko (Sahelo)
Vulpes rueppellii Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio
Vulpes velox Amerika vulpo Okcidenta Nordameriko
Vulpes vulpes Ruĝa vulpo Eŭropo, Azio, Nordafriko, Nordameriko
Vulpes zerda Feneko Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio
Alopex lagopus Arkta vulpo Arkto kaj apude
Cerdocyon thous Kerdokiono, kankra vulpo Sudameriko
Otocyon megalotis Suda kaj orienta Afriko
Pseudalopex culpaeus Kulpea lupovulpo Andoj
Pseudalopex fulvipes Ĉilio
Pseudalopex griseus Griza lupovulpo Ĉilio kaj Argentino
Pseudalopex gymnocercus Pampa lupovulpo Argentino, Brazilo kaj apude
Pseudalopex sechurae Norda Peruo kaj Ekvadoro
Pseudalopex vetulus Arbara lupovulpo Brazilo
Urocyon cinereoargenteus Griza vulpo (aŭ Urociono) Norda, Centra kaj parte Suda Ameriko
Urocyon littoralis Insuloj apud Kalifornio

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Ruĝa vulpo sur la monto Brocken en Germanio

Pro la disvastigiteco de la vulpoj, ili aperas en la popola kulturo kaj folkloro de multaj nacioj, triboj, kaj gentoj.

Vulpo estas tre inteligenta kaj rolas en multaj fabeloj kaj fabloj kiel ruza besto; reciproke ruzaj homoj estas komparataj je vulpoj (esti ruza kiel vulpo, esti vulpokapulo).

La japana mitologio parolas pri ruzaj spiritoj nomataj kicuneoj (japane Kitsune). Tiuj spiritoj similas al multvostaj vulpoj.

Ĝia hispana nomo zorro inspiris la historion pri venĝanto de malriĉuloj kun la nomo "Zorro".

Renard, Histoire burlesque chantée et jouée (La vulpo: burleska rakonto kantata kaj ludata) estas unuakta ĉambra oper-baleto de Igor Stravinski, verkita en 1916. La ruslingva teksto de la komponisto estis bazita sur rusaj folkloraj rakontoj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev. Temas pri moraliga historio, nome farma rakonto pri Vulpo kiu trompas Kokon, Katon kaj Virŝafon, sed finfine ili kaptas kaj punas lin. La Koko estas dufoje trompita kaj kaptita de la Vulpo, kaj ĉiam estas savita de la Kato kaj la Virŝafo. Post la dua savo de la Koko, la Kato kaj la Virŝafo strangolas la Vulpon, kaj la tri amikoj dancas kaj kantas.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de origine hungara infanromano István Fekete:Vuk Budapeŝto, 1966, eld: Corvina; trad: Margit Leszkó

Ekzistas pluraj proverboj pri vulpo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [1]:

  • Citaĵo
     Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. 
  • Citaĵo
     Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. 
  • Citaĵo
     Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas. 
  • Citaĵo
     Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos. 
  • Citaĵo
     Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. 
  • Citaĵo
     Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Proverbaro Esperanta. Arkivita el la originalo je 2015-02-17. Alirita 2017-08-12.